Gvidiloj

From Wikimania

Ĉefpaĝo | Aliĝi | Alvoko por kontribuoj | Programo | Prelegontoj | Eventoj | Konkursoj | Pirataj tagoj


La konferencejo situas proksime de la urbocentro, sekve ĝi estas facile atingebla per publikaj transportiloj.

Per aŭto

Urbomapo de Frankfurt kun la junulargastejo (Haus der Jugend) (9)

El norde veturu per A5 ĝis Bad Homburger Kreuz. Tie sur A661 al Offenbach kaj plue ĝis Offenbach-Kaiserlei ligilo.

El aliaj direktoj veturu sur A3 ĝis Offenbacher Kreuz. Tie sur A661 al Offenbach kaj plue ĝis Offenbach-Kaiserlei ligilo.

La elirejo Offenbach-Kaiserlei kondukas al vojkruco kiun oni forlasu al Frankfurt-Sachsenhausen. Sekvas ĉ 3 km longa rekta linio laŭ la Majno kiu finiĝas per forta maldektrenkurbo. Post 500 aliaj metroj estas dekstrenkurbo. Ordiĝu ĉe la dektrajn vojojn. Post la sekvonta trafiklumo troviĝas post 100 m la Haus der Jugend (Deutschherrenufer 12).


Alveturo per publikaj transportoj

Per la trajno veturu al Frankfurta ĉefstacidomo (Frankfurt Hauptbahnhof) aŭ per regionaj trajnoj al Frankfurt-Süd

Alveturo per aviadilo

El Rhein-Main-Flughafen Frankfurt veturas el "Flughafen Regionalbahnhof", kiu troviĝas ene de la flughaveno la S-Bahn-trajnlinioj S8 kaj S9 (al Offenbach/Hanau) rekte al Frankfurter Hauptbahnhof. Ambaŭ linioj veturas el kajo 1 (Gleis 1), la veturo daŭras ĉ 12 minutojn. La bileto kostas 3,30 € kaj validas ankaŭ por pluveturado per buso aŭ tramo.

Utilaj ligiloj